Latakio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Latakio (Lattakia, Ladiqiya, en la latina Laodicea ad Mare aŭ Laodikeia (greke: Λαοδίκεια, france: Lattaquié turke: Lazkiye, arabe: اللاذقية, DMG al-Lāḏiqiyya), estas la sola granda siria havenurbo (arabe: ميناء اللاذقية) je la mediteraneo.
Latakio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • populated place in Syria | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 700 000 (2009) [+] | ||||
Loĝdenso | 12 069 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 31′ N, 35° 48′ O (mapo)35.52361111111135.791666666667 [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Latakia [+] | |||||
Seleŭko la 1-a fondis Latakian (greke Λαοδίκεια Laodikea) antaŭ du jarcentoj antaŭ K.E. Malmulto da antikvaj konstruaĵoj travivis, sed hodiaŭ oni povas trovi konstruaĵon nomitan Khan Al-Dukhan, kia funkcias kiel muzeo.
Oni diras, ke Latakia estas pordego al Sirio. En Latakia situas du grekaj ortodoksaj preĝejoj: eklezio de Virgo kaj eklezio de Sankta Nikolao. En Latakia estas ankaŭ kelkaj moskeoj: Masĝid Al-Kabir, Masĝid Al-Ĝadid, kiuj estas konstruitaj je la 16-a jarcento.
La urbo estas la administra centro de samnoma siria gubernio. Universitato Tishreen (arabe: جامعة تشرين, lit. 'Oktobro- Universitato') estas la tria plej granda de Sirio.
- Koordinatoj: 35° 31′ N 35° 47′ O (mapo)
- Loĝantaro: 431 606 (2005)
La 17-an de aŭgusto 2011, centoj da loĝantoj de la urbo estis arestitaj de siriaj soldatoj kaj enfermitaj en stadiono[1].
Ene de la urbaj limoj estas "neoficiala" rifuĝinata tendaro, establita en 1956, kie vivas ĉ. 6 354 palestinaj rifuĝintoj, plejparte de Jafo kaj Galileo[2].