Lasta Vespermanĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lasta Vespermanĝo kutime ekmemorigas pri la tre fama pentraĵo de Leonardo da Vinci (Italio), konservita en Milano; sed ĉi tie estas aludata la lasta vespermanĝo de Jesuo kiel rakontita de la evangeliistoj (Mt 26; Mk 14; Lk 22 kaj Paŭlo en la 1-a letero al la Korintanoj), kie Jesuo, laŭ katolikoj kaj ortodoksuloj kaj kelkaj evangelianaj eklezioj, identigis la panon kun sia korpo kaj la vinon kun sia sango kaj ordonis tion samefike fari ĉiutempe; krome li rivelis la nomon de la perfidisto ktp.
Antaŭ esti preferata objekto de pentraĵoj kaj alispecaj artaĵoj de sennombraj kristanaj artistoj de la tuta kristana mondo ĉiuepoke, la lasta vespermanĝo estis objekto de apokrifaĵoj, se ne konsideri, ke en la kristana liturgio ĝi ludas la fundamenton mem de la kristana kulto. El apokrifaĵoj eblas kompreni kiel kristanoj de la unuaj jarcentoj taksis la kristan eventon kaj, foje ili liveris ŝancon por disvastigi apartan koncepton pri kristanismo. La Lastan Vespermanĝon festas la kristanoj dum la Sankta ĵaŭdo[1].