From Wikipedia, the free encyclopedia
Lorrea tridentata, estas kuracherbo kiu nomiĝas en la angla chaparral kaj greasewood, en la itala cespuglio di creosoto, en la hispana gobernadora aŭ hediondilla. Ĝi estas plantospecio el la familio Zigofilacoj (Zygophyllaceae). La specio kreskas nature en sekaj (aridaj) regionoj de sudokcidenta Usono kaj Meksiko.
Larrea tridentata | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta planto Larrea tridentata | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La genro Larrea estis nomata laŭ la hispana klerikulo Juan Antonio Pérez Hernández de Larrea (1730–1803), episkopo de Valladolid kaj patrono de la natursciencoj. La specian epiteton ĝi ricevis de Augustin Pyrame de Candolle, dum tridentata venas el la latinaj tri kaj dens = dento, ĉar ĝiaj floroj kaj stamenoj estas tridentaj. La planto ankaŭ nomiĝas kreosota arbusto pro sia odoro al kreosoto.
Krom Larrea tridentata ekzistas Larrea divaricata, kiu venas el Sudameriko (Argentino), kaj Larrea ameghinoi, Larrea cuneifolia kaj Larrea nitida.
La disvastigejo de la kreosota arbusto estas la usonaj ŝtatoj Arizono, Kalifornio, Nevado, Nov-Meksiko kaj Teksaso kaj la meksikiaj ŝtatoj Aguascalientes, Baja California Norte, Baja California Sur, Chihuahua, Coahuila, Durango, Guanajuato, Hidalgo, Nuevo León, Querétaro, San Luis Potosí, Tamaulipas kaj Zacatecas – do, ĝi kreskas ĝis Meksik-urbo.
La plantosocio de kreosotarbustoj estas karaktera plantkomunumo en la Sonora-dezerto. Sed ankaŭ en la Mojave-dezerto kaj la Ĉiuaŭa dezerto la kreosota arbusto estas la dominanta plantospecio. En jenaj ekosistemoj la planto gravas:
Pliaj plantosocioj de kreosotarbustoj kun aliaj plantoj ekzistas (laŭ A. W. Kuchler):
La kreosota arbusto estas planto, kiu toleras sekecon (jara precipitaĵo 100 ĝis 300 mm). Ĝi ankaŭ toleras grandan variadon de temperaturo (–5 °C vintre kaj 47 °C somere).[1] La planto bone kreskas sur aluviaj konusoj, sur deklivoj, en valoj sur sablaj dunoj kaj en sekvaloj.[2] Normale la planto kreskas nur ĝis alteco de 1500 m, krom en la montaro San Gabriel, kie ĝi kreskas ĝis alteco de pli ol 1700 m (maksimuma alteco 2004 m). La grundo estu bone aerumita, kalka, sabla aŭ de aluvia origino.[3]
La kreosotarbusto estas ĉiamverda kaj sendorna arbusto, kiu kreskas ĝis alteco de 1 ĝis 3 metroj.[4]. Ĝiaj trunkoj kreskas vertikale, sed ankaŭ povas kreski proksime al la grundo. Ili havas ruĝecan koloron komence kaj fariĝas poste grizaj. La nodoj estas malhelaj kaj dikaj. La folioj estas palmataj, ekzistas nur unu paro da folietoj. La dikaj folietoj estas inter 7 kaj 18 mm longaj kaj inter 4 kaj 8,5 mm larĝaj. Ili havas glatan randon kaj dentoforman folipinton. La folioj enhavas rezinon kaj forte odoras al kreosoto. Stipuloj ekzistas.
La duseksaj floroj evoluiĝas el solaj akselaj burĝonoj[5], ili estas radiosimetriaj, helicofore torditaj, kvinnombraj kaj povas ricevi grandecon de ĝis 25 mm. La kvin ovoformaj sepaloj estas liberaj. La kvin petaloj estas flavaj kun bruneca „najlo“. Ekzistas du cirkloj kun po kvin stamenoj. La ovario estas hipogina.
La kapsulfruktoj havas mallongan tigon. Ĝi havas arĝentecan hararon kiu disfalas en kvin partoj de po unu semo.[6]
La kromosomonombro estas 2n = 26, 52 aŭ 78.
Apud la seksa plimultigado la planto povas reprodukti sin ankaŭ per burĝonantaj trunkoj, kiuj estas kovrataj de tero kaj radikoj, kiuj formas ŝosojn. La radika sistemo de la kreosotarbusto konsistas el ĝis 80 cm longa pivotradiko kaj ĝis 3 m longaj flankradikoj. La lastaj trakreskas la grundon, tiel efike, ke ili absorbas ĉiun akvoguton, kiu atingas la terenon de la planto. Neniu alia planto povas vivi proksime de la arbusto.[7]
La kreosotarbusto atingas averaĝan aĝon de 625 ĝis 1250 jaroj. La plej maljuna konata ekzemplero estas kalkulita je 11.700 jaroj nome King Clone en la valo Lucerne en la Mojave-dezerto de Kalifornio.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.