From Wikipedia, the free encyclopedia
Laroya [laROĝa] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 21 km2 kie loĝas 138 geloĝantoj, do loĝdenso estas 6.6 loĝ./km2. Laroya situas je 75 km de la provinca ĉefurbo Almería je altitudo de 860 metroj super marnivelo.
Laroya | |||
---|---|---|---|
Laroya (Almería, Andaluzio) | |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Laroya | ||
Poŝtkodo | 04868 | ||
Retpaĝaro | Laroya.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Laroya | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 138 [1] | ||
Loĝdenso | 6,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°18′N 2°20′U (mapo) | ||
Alto | 860 m | ||
Areo | 21 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Laroya [+] | |||
Temas pri urba kerno plus kelkaj disaj loĝejoj, nome kampardomoj. Ĝi estas en la montaro Sierra de los Filabres, je 8 km de Macael, en la foje nomita Komarko de la Marmoro, sed oficiale en la komarko Valo de Almanzora.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 138 geloĝantoj de la municipo Laroya estas 57 inoj kaj 81 viroj. En la 21-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 129 geloĝantoj, kaj aliaj 9 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2, 0 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 1, 0 inoj kaj 1 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 38 homoj (27.5%).
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la rura turismo, same kiel sur la agrikulturo (ĉefe ne de irigacio: migdalarboj kaj olivarboj) kaj la brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.