From Wikipedia, the free encyclopedia
La Orientkanaria ĉifĉafo aŭ Lanzarota ĉifĉafo (Phylloscopus canariensis exsul) estis subspecio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis subspecio de la Kanaria ĉifĉafo endemia de la insulo de Lanzarote – kaj eble ankaŭ de Fuerteventura – la plej orientaj de la Kanariaj Insuloj, Hispanio.
Orientkanaria ĉifĉafo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus c. exsul (Hartert, 1907) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Orientkanaria ĉifĉafo estis pli brundorsa kaj mallongflugila ol la Okcidentkanaria ĉifĉafo, Phylloscopus canariensis canariensis. Tiuj birdoj estis iam konsiderataj subspecioj de la Komuna ĉifĉafo sed separiĝis (Clement & Helbig, 1998; Sangster et al., 2001) pro ties morfologiaj, bioakustikaj, kaj de sekvencoj de DNA diferencoj (Helbig et al., 1996).
Ŝajne tiu subspecio estis jam tre rara kiam oni priskribis ĝin. Oni kolektis kelkajn specimenojn komence de la 20a jarcento en la valoj de Haría (Lanzarote). Tie ĝi povis esti observata en broom thickets en altaj kaj freŝaj zonoj. Ekde tiam estis nur kelkaj dubindaj vidaĵoj. La ĉeesto de tiu subspecio en Fuerteventura estas nur hipoteza, ĉar neniu specimeno estis iam kolektata tie, nek estas fidindaj vidaĵoj el tiu insulo. Ŝajne, oni trovis neston de tiu subspecio en 1986, sed la biologo kiu plendis por la malkovro poste konfirmis, ke la subspecio estis jam certe formortinta.
La kaŭzo de la formortinto estas nekonata. Eble ties fina malapero rilatas al la detruado aŭ transformado de la vegetaĵaro en la altaj zonoj de la Macizo de Famara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.