From Wikipedia, the free encyclopedia
Langtang estas regiono en nord-centra Himalajo de la provinco Bagmati de Nepalo. Situa je 51 kilometroj norde de la Katmandua Valo, la regiono estas fama kiel hejmo de la Langtang Nacia Parko kiu fine konstituas la limon kun Tibeto, Ĉinio. Ĉirkaŭ 4 500 personoj loĝas ene de la parko (el kiuj Tamangoj estas majoritato), kaj multaj dependas el ligno por havi fajron.
La parko enhavas ampleksan varion de klimataj zonoj, el subtropikaj al alpaj.[1] Proksimume 25% el la parko estas arbara. Ĉefaj arboj estas la deciduaj kverkoj kaj aceroj, ĉiamverdaj kiel pinoj, kaj variaj tipoj de rododendro. Animala vivo inkludas speciojn kaj subspeciojn kiel la Himalaja nigra urso, la kapreca Hemitrago, la Asama makako kaj la Ruĝa pando[2]. Krome estas ankaŭ legendoj pri vidaĵoj de Jetio.
La parko enhavas la lagojn Gosainkunda, sanktaj por Hinduistoj. Pilgrimado okazas en aŭgusto. Alia spiritejo estas la Budhisma monaĥejo Kjanĝin Gompa. Popularaj aktivecoj por turistoj en la parko estas marŝado, grimpado, kaj rivera flosado.
La vilaĝo Langtang estis komplete detruita de amasa lavango sekvita de tertremo en aprilo 2015.[3] La vilaĝo suferis ĉirkaŭkalkulitajn 310 mortojn, inter kiuj tiuj de 176 Langtang-anoj, 80 fremduloj kaj 10 armeanoj. Pli ol 100 korpoj neniam estis rekuperitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.