From Wikipedia, the free encyclopedia
Lajos Werkner [lajoŝ verkner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Werkner Lajos estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, uzinestro.
Lajos Werkner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1883 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de novembro 1943 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5-27-1 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Lajos Werkner[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1943 en Budapeŝto.
Lajos Werkner devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1901, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1906. Dum la studentaj jaroj li komencis skermi en sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje teame aŭ individue inter 1912-1914. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 kun 2 oraj medaloj teame. Lia edzino naskis filon. Civile li estis uzinestro inter 1932–1938, poste li havis altan postenon samloke. Li mortis pro aŭtoakcidento, sed laŭ alia informo li estis trudlaboristo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.