Lahiguera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lahiguera [laiGEra] (Lafigarbo (tiel), kaj ja figarbo aperas en la supra duono de la blazono) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Lahiguera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23746 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 604 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 58′ N, 3° 59′ U (mapo)37.9710139-3.9914609 [+] | ||
Alto | 220 m [+] | ||
Areo | 44 km² (4 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lahiguera [+] | |||
La areo de la municipo estas 44,75 km2 kie loĝas 1710 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 39,31 loĝ./km2.
Lahiguera situas sur la sudo de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj.
Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.
La urba kerno estas sur la pinto de monteto el kiu oni videblas la riveron Gvadalkiviro norde, kaj la montarojn de Ĥaeno sude. Ĝis 1995 tiu ento estis nomita Higuera de Arjona.[1] La plej alta punkto de la urbo estas Atalaya (Gvatejo), en kiu estas la akvostokejoj kiuj liveras trinkakvon al la municipo.
En 1940 oni atingis pinton de pli ol 3600 lokanoj kaj poste oni malpliiĝis.