lago en Florido, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lago Okiĉobi, en angla Lake Okeechobee (oʊ|k|ɨ|ˈ|tʃ|oʊ|b|iː), surloke nomata The Lake (la lago) aŭ The Big O (la granda O), estas la plej granda nesalakva lago en la subŝtato Florido de Usono. Ĝi estas la sepa plej granda nesalakva lago en Usono,[1] kaj la dua plej granda nesalakva lago en la plej sudaj 48 ŝtatoj.[2] Okiĉobi kovras 1,900 km², proksimume duono el la grando de la ŝtato Rod-Insulo, kaj estas escepte neprofunda inter lagoj de ties grando, nome kun averaĝa profundo de nur 3 metroj. La lago estas dividata inter la kantonoj Glades, Okeechobee (Okiĉobio), Martin (Marteno), Palm Beach kaj Hendry. Mapo de Florido[3] montras, ke ĉiuj kvin kantonoj kuniĝas ĉe punkto ĉe la centro de la lago.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.