Lago Bangveulu
Lago en Zambio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bangveulu aŭ Bangweulu — 'kie la ĉiela akvo kuniĝas kun la ĉielo' — esta unu el plej grandaj humidejaj sistemoj de la mondo, kio enhavas la Lagon Bangveulu, la marĉojn Bangveulu kaj la ebenaĵoj Bangveulu nome inundebenaĵoj.[1] Situanta en supra baseno de la rivero Kongo en Zambio, la sistemo Bangveulu kovras preskaŭ komplete ebenan areon samgrande kiel Konektikuto aŭ East Anglia, kun alto de 1,140 m ĉe la provincoj de Zambio Luapula kaj Norda Provinco. Ĝi estas grava por la ekonomio kaj biodiverseco de norda Zambio, kaj por la birda faŭno de multe pli granda regiono, kaj frontas median streson kaj problemojn pri habitata konservado.[2]
Lago Bangveulu | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Supermara alteco | 1 140 m [+] | |
Koordinatoj | 11° 5′ 0″ S, 29° 45′ 0″ O (mapo)-11.08333333333329.75 [+] | |
Akvokolektejo | 9 840 km² (984 000 ha) [+] | |
Areo | 9 840 km² (984 000 ha) [+] | |
Lago Bangveulu | ||
Vikimedia Komunejo: Lake Bangweulu [+] | ||
Kun longa akso de 75 km kaj larĝo de ĝis 40 km, la konstanta malferma akvosurfaco de la Lago Bangveulu's estas ĉirkaŭ 3,000 km², kio etendas kiam ties marĉoj kaj inundebenaĵoj estas inunditaj fine de la pluvsezono maje. La kombina areo de la lago kaj la humidejoj atingas ĝis 15,000 km². La lago havas averaĝan profundon de nur 4 m.[3][4]
La sistemo Bangveulu estas nutrata de ĉirkaŭ 17 riveroj el kiuj la Ĉambeŝi (fonto de la rivero Kongo) estas la plej granda, kaj estas kolektita de la rivero Luapula.[1]