From Wikipedia, the free encyclopedia
La nocio laborakcidento (laboreja akcidento) uzatas nur pro distancigi ĝin jure de la libertempaj kaj sportaj akcidentoj.
Tramonde okazas jare nekalkuleble multaj laborakcidentoj, kiujn oni ofte ne raportas. Okaze de serioza akcidento, la laborejo devas pagi en multaj landoj 100 % de la salajro ĝis la resaniĝo de la dungito aŭ kompenson ĉe daŭra malsaniĝo.
Kutime ekzistas asekuro, iujlande deviga, por tiaj okazoj. En Germanio, la laboristoj estas asekuritaj pri akcidentoj ne nur dum laboro, sed ankaŭ dum al- kaj reveturo. La akcidentoj dum laboreja paŭzo ne formas kompensan bezonrajton.
En kelkaj profesioj, kie ne facilas distingi inter labora kaj nelabora tempo (ekz. kiam dungito multe vojaĝas), dungantoj kutimas asekuri siajn dungitojn kontraŭ ĉiaj akcidentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.