From Wikipedia, the free encyclopedia
La edziĝo de Tuya estas ĉina kineja filmo el la jaro 2006. Ĝin realigis la reĝisoro Wang Quan'an. La filmo plejparte produktiĝis en nomada familio de Interna Mongolio. La rolon de la ĉefa rolulino, Tuya, havis la aktorino Yu Nan, dum en multaj pliaj roloj aktoris lokaj mongoloj, kiuj en la filmo havis siajn verajn nomojn. La filmo en Ĉinio mem prezentiĝis en versio mallongigita je 10 minutoj, ĉar li enhavis elementojn kritikajn pri la ĉinia registaro. Temas - tre resume - pri la sorto de juna mongola paŝtistino, kiu devas zorgi pri la ŝafaro, du etaj infanoj kaj la post akcidento handikapita edzo. Kiam pro la troŝarĝiĝo ŝi mem malsaniĝas, la edzo premas ŝin divorciĝi kaj preni novan, sanan edzon. Ŝi fine konsentas, sub la kondiĉo ke la nova edzo ankaŭ zorgu pri la handikapita unua edzo de ŝi. Estas multaj kandidatoj pri nupto, sed tiom facile kiom planite la plano ne realiĝas...
La plena, ne mallongigita versio de la filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2007 gajnis la kino-premion Ora Urso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.