La traviata ("La falinta virino" aŭ "La misirinta virino"[1][2]) estas opero triakta de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto fare de Francesco Maria Piave. Ĝi baziĝis sur La sinjorino kun kamelioj (1852), nome teatraĵo adaptita el la novelo de Alexandre Dumas (filo). Tiu opero estis origine titolita Violetta, laŭ la ĉefa rolulino. Ĝi estis unuafoje ludita la 6an de marto 1853 ĉe la operejo La Fenice en Venecio.

Thumb
Afiŝo por la monda premiero de La traviata
Rapidaj faktoj drama muzika verko • Italian opera, Aŭtoroj ...
La traviata
Thumb
drama muzika verko Italian opera
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvoitala lingvo
Eldonado
Eldondato19-a jarcento
Ĝenrotragedio opero
Loko de rakontoParizo
vdr
Fermi

Piave kaj Verdi intencis sekvi al Dumas por havigi al la opero tiutempan fonon, sed la aŭtoritatoj ĉe La Fenice insistis, ke ĝi okazu en la pasinto, "ĉ. 1700". Nur je la 1880-aj jaroj la originaj intencoj de kaj komponisto kaj libretisto estis plenumitaj kaj oni faris "realismajn" produktoraĵojn.[3]

Libiamo ne' lieti calici

"Libiamo ne' lieti calici"; "Ni drinku el ĝojaj pokaloj") estas fama dueto kun ĥoro el La traviata, nome unu el plej bone konataj opermelodioj kaj populara elekto (kiel la opero mem) por multaj grandaj tenoroj. La kanto estas brindisi, nome en opero tostokanto kiu enkuraĝigas drinkadon de vino aŭ de aliaj alkoholaĵoj. Tiu dueto estas kantita en la unua akto de la opero, dum vespernokta festo ĉe la domo de Violetta Valéry. Ĝi estas kantata de Violetta kaj Alfredo Germont, junulo kiu enamiĝis el ŝi. Alfredo estas konvinkita de sia amiko Gastone kaj de Violetta por montri sian voĉon. Li ekas tiun drinkokanton, kaj poste estas aligita de Violetta kaj de la resto de la akompanantaro.[4]

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.