La Sonnaz
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sonnaz estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1012 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
La Sonnaz | |
---|---|
Blazono de La Sonnaz | |
Lossy, komunumo La Sonnaz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 50′ 2″ N 7° 6′ 31″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1012 |
Areo | 575 km² |
Alteco | 6,90 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1782 |
Komunumkodo | 2235 |
Mapo de La Sonnaz | |
La Sonnaz situas en la Friburga Mezlando ĉe la okcidente bordo de la Lago de Schiffenen, proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo La Sonnaz kaj la vilaĝoj Cormagens, Formangueires, La Corbaz, Lossy kaj Ratsanou, krome al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,90 km², de kiuj 22,2% estas kovritaj de arbaro, 66,4% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]
La komunumo La Sonnaz limas en nordo al Misery-Courtion, en nordoriento al Barberêche, en oriento al Düdingen, en sudoriento al Granges-Paccot, en sudo al Givisiez, kaj en okcidento al Belfaŭ.
Tra Cormagens pasas laŭlonge de la Lago de Schiffenen la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Friburgo al Morato. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12, estad Friburgo-Nordo en distanco de 2 kilometroj sude de la komunumo. Kvankam la trajnlinio de Friburgo al Morato pasas meze tra la komunumo, ĝi ne disponas pri propra stacidomo aŭ alia konekto al la publika transportreto.
La komunumo La Sonnaz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Cormagens, La Corbaz kaj Lossy-Formangueires.[3]
La unua dokumenta mencio de Cormagens datiĝas el la jaro 1148 kiel Cormargin. Dum mezepoko Cormagens apartenis al la Grafoj de Thierstein kaj estis en la jaro 1442 akiritita de la urbo Friburgo kaj atribuita al ties Hospitala Flago. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en 1848 ĝi formis parton de la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis integrita al la nova distrikto Sarino.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.