La Luzidoj
portugallingva epopeo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Luzidoj (portugale: Os Lusíadas) estas verko de Luís Vaz de Camões, portugala poeto, publikigita en 1572. Ĝi estas epopeo pri la vojaĝo de Vasco da Gama al Hindujo preter la sudo de Afriko (Bonespera Kabo), estas unu el la plej famaj verkoj de la monda literaturo [1]. La poemo havas 8816 versojn opigitaj je 8-versaj strofoj, konsistigantaj 10 kantojn (=stancojn).
Rapidaj faktoj La Luzidoj ...
La Luzidoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Luís Vaz de Camões | |
Eldonjaro | 1980 | |
Urbo | Chapecó | |
Eldoninto | Fonto | |
Paĝoj | 464 | |
Fermi
Pluraj aŭtoroj tradukis partojn de tiu vasta verko, i.a. Antoni Grabowski mem. La plenan tradukon atingis Leopoldo Knoedt (Brazilo), kies laboro publikiĝis en 1980.