La Leona Reĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Leona Reĝo (en anglalingva originalo The Lion King, prononco laŭ sistemo IFA [ðˈə lˈa͡ɪ͡ən kˈɪŋ], alilingvaj oficialaj titoloj sekvas sube) estas la 32-a animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1994. Mezurata per la enspezoj en kinejoj ĝi estas la plej sukcesa klasika desegnita filmo. La ago estas pri la leonido Simba kaj pri lia malfacila serĉado de sia pozicio en la "cirklo de la vivo".
La Leona Reĝo | |
---|---|
![]() Oficiala afiŝo de la filmo (1994) | |
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | The Lion King |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo svahila lingvo |
Kina aperdato | 15-a de junio 1994 |
Daŭro | 88 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Buĝeto | $97 300 000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Roger Allers Rob Minkoff |
Produktisto(j) | Don Hahn |
Scenaro | Irene Mecchi Jonathan Roberts Linda Woolverton |
Filmita en | ![]() |
Loko de rakonto | Afriko |
Muziko de | Elton John Tim Rice Hans Zimmer |
Produktinta firmao | Walt Disney Animation Studios Walt Disney Pictures |
Distribuo | Walt Disney Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro |
IMDb | |
Voĉaktoroj en la filmo estas Matthew Broderick, Jeremy Irons, James Earl Jones, Jonathan Taylor Thomas, Nathan Lane, Ernie Sabella, Moira Kelly, Robert Guillaume, Rowan Atkinson, Whoopi Goldberg, Rowan Atkinson, Whoopi Goldberg, Cheech Marin kaj Jim Cummings.
En 1997 la filmo estis adaptata al muzikteatraĵo. En 1998 kaj 2004 la daŭrigoj The Lion King II: Simba's Pride kaj The Lion King 1½ (en kelkaj landoj: The Lion King 3: Hakuna Matata) aperis.