La Konformisto
1970 filmo de Bernardo Bertolucci / From Wikipedia, the free encyclopedia
La konformisto (itale Il conformista) estas drama filmo de 1970 reĝisorita de Bernardo Bertolucci, surbaze de la libro de Alberto Moravia publikigita en 1951. La filmo ekzamenas la sperton de la protagonisto de la filmo, kies ĉefa ambicio en la vivo estas "aparteni", konscie kaj intence adapti sin al la modaj ideologioj de sia tempo, rezignante la valorojn laŭ kiuj li kreskis. La ĉeffiguro en la filmo estas rolita fare de la franca aktoro, Jean-Louis Trintignant.
La Konformisto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Il conformista |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1970 |
Ĝenro | novnigra filmo, filma dramo, samseksemeca filmo, dramo |
Kameraado | Vittorio Storaro |
Reĝisoro(j) | Bernardo Bertolucci |
Produktisto(j) | Giovanni Bertolucci |
Scenaro | Bernardo Bertolucci |
Filmita en | Parizo |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Georges Delerue |
Rolantoj | Jean-Louis Trintignant • Stefania Sandrelli • Dominique Sanda • Gastone Moschin • Pierre Clémenti • Enzo Tarascio • José Quaglio • Fosco Giachetti • Yvonne Sanson • Milly • Giuseppe Addobbati • Alessandro Haber • Orso Maria Guerrini • Carlo Gaddi • Luciano Rossi • Massimo Sarchielli |
Honorigoj | David di Donatello for Best Film |
IMDb | |
La filmo, produktita kiel itala, franca kaj germana kunproduktado, estas konsiderita unu el la plej elstaraj kaj influaj filmoj de Bertolucci. La filmo estis vaste rekonita kaj aprezita ĉirkaŭ la mondo kaj eĉ estis nomumita por la Oskar-premio por plejbone adaptita scenaro [1][2][3][4][5][6].