![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Central_Asia.svg/langeo-640px-Central_Asia.svg.png&w=640&q=50)
La Granda Ludo
From Wikipedia, the free encyclopedia
"La Granda Ludo" estas termino uzita de historiistoj por priskribi politikan kaj diplomatan kontraŭstarojn kiuj ekzistis dum plej el la 19a jarcento inter Britio kaj Rusio ĉe Afganio kaj najbaraj teritorioj en Centra kaj Suda Azio. Rusio timis pri la britaj komercaj kaj militaj vojoj internen en Centran Azion, kaj Britio timis ke Rusio aldonu "la juvelon en la kronon", nome Hindio, al la ampleksega imperio kiun Rusio estis konstruinta en Azio. Tio rezultis en atmosfero de malfido kaj konstanta minaco de milito inter la du imperioj.[1][2][3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Central_Asia.svg/320px-Central_Asia.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9c/Afghanistan_and_Persia_in_1856.jpg/640px-Afghanistan_and_Persia_in_1856.jpg)
La Granda Ludo ekis la 12an de Januaro 1830 kiam Lord Ellenborough, nome Prezidento de la Stabanaro de Hindio taskis Lord William Bentinck, Ĝenerala Guberniestro, establi novan komercvojon al la Buĥara emirlando.[2][3][4] Britio klopodis akiri kontrolon super la Emirlando Afganio kaj fari ĝin protektorato, kaj uzi Turkion, Persion, la Ĥanlandon de Ĥiva kaj la Emirlandon de Buĥaro kiel bufroŝtatoj inter ambaŭ imperioj. Tio protektus Hindion kaj ankaŭ la britajn marajn komercvojojn haltigante Rusion akirante havenon en la Persa Golfo aŭ la Hinda Oceano.[2][3] Rusio proponis Afganion kiel la neŭtrala zono.[5] La rezulto estis la malsukcesa Unua Angl-Afgana Milito de 1838, la Unua Angla-Sika Milito de 1843, la Dua Angla-Sika Milito de 1848, la Dua Angl-Afgana Milito de 1878, kaj la aligo de Ĥivo, Buĥaro kaj Koklando fare de Rusio.
Historiistoj konsideras ke la Granda Ludo finis la 10an de Septembro 1895 per la subskribo de protokoloj pri limoj ĉe Pamiro,[6] kiam la limo inter Afganio kaj la Rusa Imperio estis difinita.[7][8][9][10] La novelo de 1901 nome Kim de Rudyard Kipling, faris la terminon populara kaj enmetis novajn nuancojn pri la granda povorivaleco. Ĝi iĝis eĉ pli populara post 1979.[11]