From Wikipedia, the free encyclopedia
Lúcia dos Santos, konata ankaŭ kiel Lúcia de Jesus dos Santos, (naskiĝis la 22-an de marto 1907 en Aljustrel (Alentejo), mortis la 13-an de februaro 2005 en Coimbra) estis portugala monaĥino, kiu estis laŭdire atestantino de revelacioj en Fátima en 1917, apostolino de la unuaj sabatoj, servistino de Dio en katolikismo.
Lúcia dos Santos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Lúcia de Jesus Rosa dos Santos | ||
Naskiĝo | 22-an de marto 1907 en Aljustrel (Fátima) | |
Morto | 13-an de februaro 2005 (97-jaraĝa) en Koimbro | |
Tombo | Basilica of Our Lady of the Rosary (en) (2006–) Carmelo de Santa Teresa (es) (2005–2006) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | portugala • hispana vd | |
Ŝtataneco | Portugalio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Irmã Lúcia • Maria Lúcia de Jesus e do Coração Imaculado vd | |
Okupo | religious sister (en) vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Servisto de Dio | ||
Beatigo | proceso por beatigo komencita | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel 10-jaraĝa knabino estis la plej aĝa de trio da infanoj, kiuj estis laŭdire atestantoj de la revelacioj de Maria de majo ĝis oktobro 1917 en Fátima. Ilin akompanis kuzoj, gefratoj Francisko kaj Jacinta Marto. Lucia Santos en 1925 eniris al kongregacio de fratulinoj de Sankta Doroteo en Vilar (Porto), kaj en 1948 laŭ speciala permeso de papo Pio la 12-a ŝi foriras la kongregacion kaj eniras al ordeno de la Plej Sankta Maria Virgulino de Monto Karmel en Coimbra. Ŝi akceptas ordenan nomon Maria Lucia de Jesuo kaj Senmakula Koro de Maria. En la jaroj 1925 kaj 1929 ŝi spertis laŭvicajn viziojn.
Lucia asertis, ke dum la revelacioj oni transdonis al ŝi sekretojn de Fátima, kies enhavo koncernis interalie baldaŭan morton de la du infanoj, vizion de la dua mondmilito kaj atencon kontraŭ papo Johano Paŭlo la 2-a. Ankaŭ estis esprimita peto por doni al Rusio la patronecon de la Senmakula Koro de Maria.
Post ŝia morto en Portugalio estis proklamita nacia funebro.
La 13-an de februaro 2008, dum la tria morto-datreveno de Lucia Santos, papo Benedikto la 16-a komencis ŝian beatigon, preterirante leĝon, kiu permesis tion fari plej frue post kvin jaroj de la morto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.