From Wikipedia, the free encyclopedia
Léopoldine Cécile Marie-Pierre Catherine Hugo (28a de aŭgusto 1824 – 4a de septembro 1843) estis la plej aĝa filino de Victor Hugo kaj de Adèle Foucher.
Léopoldine Hugo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1824 en Parizo |
Morto | 4-an de septembro 1843 (19-jaraĝa) en Villequier |
Mortokialo | Drono |
Tombo | Villequier (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Victor Hugo |
Patrino | Adèle Foucher |
Frat(in)oj | Adèle Hugo (en) , Charles Hugo kaj François-Victor Hugo |
Edz(in)o | Charles Vacquerie (1843–1843) |
Okupo | |
Okupo | mondumano |
Ŝi edziniĝis al Charles Vacquerie en la preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis la 15an de februaro 1843.
Tamen nur kelkajn monatojn poste, nome la 4an de septembro 1843, ŝi mortis tragike en Villequier, en la rivero Sejno, drone kun sia edzo Charles Vacquerie en vrako de ilia boato. Ŝajne li klopodis savi sian edzinon, sed pro la pezo de la malsekegaj vestoj, li ne sukcesis kaj ambaŭ dronis.
Hugo estis tiam en Pireneoj, kun sia ama(n)tino Juliette Drouet, kaj li eksciis pri tiu tragedio per la gazetaro en Rochefort[1]. La verkisto estis terure kortuŝita pro tiu morto, kiu inspiris al li plurajn poemojn de Les Contemplations ĉefe elstare «Demain, dès l'aube…». Ekde tiam kaj ĝis sia ekzilo, Victor Hugo produktis nenion, nek teatron, nek romanon, nek poemon. Kelkaj vidis en la morto de Léopoldine kaj en la malsukceso de Les Burgraves tialon de seniluziigo por la literatura kreado.[2]. Aliaj vidis tialon anstataŭe en la politiko, kio havigis al li alian parolejon.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.