Léo Ferré
franca muzikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Léo FERRÉ (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1916 en Monako, mortis la 14-an de julio 1993 en Italio), estis poeto kaj muzikisto. Ferré miksis lirismon kun slango, amon kun anarkiismo. Li okupis centran lokon en la medio de la franca kanzono kaj konsiderata de iuj, kiel absoluta referenco en ĉi kampo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Léo Ferré | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Léo Ferré | ||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1916 (1916-08-24) en Monako | |
Morto | 14-an de julio 1993 (1993-07-14) (76-jaraĝa) en Castellina in Chianti | |
Tombo | tombejo de Monako vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Castellina in Chianti vd | |
Ŝtataneco | Monako (1953–) Francio (–1953) vd | |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Albert I Lycée (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Madeleine Ferré (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kantisto verkisto radio-prezentisto dirigento kantaŭtoro kantoverkisto komponisto poeto pianisto vd | |
Laborkampo | Teatra arto vd | |
Aktiva dum | 1941–1992 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | L'Espoir ❦ Amour Anarchie ❦ Il n'y a plus rien ❦ Léo Ferré ❦ Les Chansons d'Aragon ❦ Verlaine et Rimbaud ❦ Léo Ferré chante Baudelaire ❦ La Chanson du mal-aimé ❦ La Violence et l'Ennui ❦ L'Opéra du pauvre vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Kelkaj tekstoj de Ferré estis jam tradukitaj al esperanto. La kantisto Morice Benin kiu jam registris KD-on en esperanto ("In-spir'") en 2005 planis registri alian KD-on kun kanzonoj de Ferré laŭ la franclingva KD kiu jam aperis "Benin chante Ferré" (Benin kantas Ferré), kvankam tiu plano pro la baldaŭa morto de Morice Benin ne plu realiĝis.