László Frecskay [lAslO freĉkai], germane László von Frecskay, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frecskay László estis hungara karikaturisto, ilustristo, pentristo, grafikisto. Liaj pseŭdonimoj estis LACZHY aŭ F., lia frato estis János Frecskay.
László Frecskay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Frecskay László |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1844 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Morto | la 22-an de oktobro 1916 en Budapeŝto (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1867–1872) |
Familio | |
Frat(in)o | János Frecskay |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ilustristo karikaturisto |
László Frecskay naskiĝis la 25-an de junio 1844 en Pest (urbo), li mortis la 22-an de oktobro 1916 (laŭ alia informo la mortotago estas la 20-a) en Budapeŝto.
Biografio
László Frecskay studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1867 kaj 1872. Post siaj studoj li longe restis en Vieno, kie liaj karikaturoj aperintaj konstante estis ŝatataj. Li ankaŭ pentradis ĝenrojn, kiujn li ekspoziciis en la sama urbo kaj ankaŭ en Budapeŝto. Ekde 1886 li sendis ilustraĵojn ankaŭ al hungarlandaj gazetoj. En 1911 li hejmenvenis kaj liaj grafikaĵoj aperis en Vasárnapi Újság.
Elektitaj pentraĵoj
- Álarcos bál után
- Végre egyedül
- Gitáros spanyol táncosnő
- Mulatozó társaság a szalonban
- Női fej
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en la 45-a paĝo)
Elektitaj desegnaĵoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.