Romia retoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Marcus Fabius Quintilianus (esperantigite: Kvintiliano; naskiĝinta ĉirkaŭ 35 en Calagurris/Hispanio, mortinta ĉ. 96) estis romia oratoro kaj la unua ŝtate salajrita instruisto de retoriko en Romo.
Kvintiliano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ. 35 en Calahorra |
Morto | ĉ. 96 en Romo |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | pedagogo advokato instruisto poeto retorikisto verkisto |
Verkoj | Institutio Oratoria |
Ekde 68 (sub imperiestro Domiciano) li estis edukisto kortega. Lia malfrua verko Institutio oratoria en 12 volumoj lernigas sisteme ĉiujn facetojn de retoriko kaj estas samtempe ĝenerale edukada verko. Cicerono estus por Kvintiliano modela kiel oratoro kaj stilistikisto. Krome li estus la personiĝo de klera idealo kaj brilus per natura kaj sobra lingvo: tiun ĉi stilon Kvintiliano kontraŭmetis al la tiam moda stilo de baroka azianismo.
La verko certe sukcesis ankaŭ pro la multo da personaj travivaĵoj de sia verkisto. Ĝia efiko super humanistoj ne estas trotaksebla. Ĝi ankaŭ estas la fundamento de la ankoraŭ ĝis la 20-a jarcento floranta ciceronismo. La 10-a libro de tiu ĉi verko donas superrigardon pri la helena kaj la romia literaturoj kun karakterizado ekvilibrata kaj sprita kritikemo. Perditis i.a. la verko De causis corruptae eloquentiae, kun pridiskutado de komenciĝanta malfloro de retoriko. Du sub la nomo de Kvintiliano tradiciitaj Declamationes (speco de parolado) estas verŝajne nur el la skolo de Kvintiliano, ne de li mem.
Johannes Irmscher (eld.): Lexikon der Antike, 10-a eldono, Leipzig, Bibliographisches Institut, 1990, p. 485.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.