Kvar-Pordegoj
Arkaĵo de la 16-a jarcento en Hajderabado, Barato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kvar-Pordegoj (telugue చార్ కమాన్, IAST: Cār Kamān, Hunter: Char Kaman; urdue چار کمان) estas kvar historiaj strukturoj en Hajderabado, Barato.[1] Ili troviĝas proksime al Kvar-Minaretoj.[2] Post la kompletiĝo de Kvar-Minaretoj, je ĉirkaŭ 75m futoj tie norden, la dinastio Qutb Shahi konstruis kvar altajn arkaĵojn konatajn kiel Kvar-Pordegojn, en 1592.[3]
Kvar-Pordegoj | |||
---|---|---|---|
telugue చార్ కమాన్ | |||
urdue چار کمان | |||
Arkaĵo | |||
La Kvar-Pordegoj fronte de la Kvar-Minaretoj | |||
ne-konstruaĵa strukturo, konstruaĵaro [+] | |||
Lando | Barato | ||
Ŝtato | Telangano | ||
Municipo | Hajderabado | ||
Koordinatoj | 17° 21′ 44″ N, 78° 28′ 29″ O (mapo)17.3622222278.47472222 | ||
Estiĝo | 1592 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
Kvar-Pordegoj | |||
Vikimedia Komunejo: Char Kaman [+] | |||
La nomoj de la kvar arkaĵoj estas Charminar Kaman, Machli Kaman, Kali Kaman kaj Sher-e-Batil-Ki-Kaman.[4] La arkaĵoj estas kvindek futojn altaj ĉe la limo de malferma kvadrato, antaŭ kiu la palaco Qutb Shahi iam ekzistis. La fakulo Omar Khalidi notas, ke la Kvar-Pordegoj koncepte similas al la Registan konstruita en Samarkando, Uzbekio de la Timuridoj.[5]
En 1858, la monumento estis rehabilitita de la kvina Nizam de Hajderabado, nome Afzal-ud-Daulah.[6]
Kvar-Pordegoj estas listigata kiel heredaĵa strukturo fare de la barata registara organizaĵo INTACH[7]