Kvačany (distrikto Liptovský Mikuláš)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvačany, hungare Kvacsan [kvaĉan] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ekde 1960 najbara vilaĝeto apartenas al la municipo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kvačany |
Kvačany | |
hungare: Kvacsan | |
municipo | |
Preĝejo en Kvačany | |
|
|
Oficiala nomo: Kvačany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Chočské vrchy |
Situo | Kvačany |
- alteco | 623 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 09′ 55″ N 19° 32′ 24″ O (mapo) |
Areo | 22,4352 km² (2 243,52 ha) |
Loĝantaro | 560 (31.12.2010) |
Denseco | 24,96 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1286 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 24 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510572 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Kvačany, Liptovský Mikuláš District | |
Retpaĝo: www.kvacany.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Kvačany situas en valo, fine de sakovojo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 15 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1286 en formo "Kovachan". En 1715 22 familioj pagis impostojn. En 1784 451 vilaĝanoj loĝis en 53 domoj, en 1828 509 vilaĝanoj loĝis en 59 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kvacsan 436 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptószentmiklós, poste jam kiel Kvačany al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1928 oni minadis karbon, kiu ne estis profitdona. En 1944 la nazioj bruldetruis la vilaĝon pro agado de partizanoj. En 2001 vivis en Kvačany 569 homoj, (565 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.