Kutima Vombato (Vombatus ursinus), ankaŭ iam nomata Ursa vombato aŭ Kurthara vombato estas unu el nur tri nun vivantaj specioj de vombatoj kaj la sola ano de genro Vombatus. La Kutima Vombato grandas averaĝe 98 cm longa kaj pezas ĉ. 26 kg.
Kutima Vombato[1] | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vombatus ursinus (Shaw, 1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Taksonomio
La specio de kutima vombato estas unue priskribita far George Shaw en 1800. Ekzistas tri subspecioj:
- V. ursinus hirsutus, la nomenklatura subspecio, trovata en Kontinenta Aŭstralio[4]
- V. ursinus tasmaniensis, trovata en Tasmanio.[4] Ĝi estas malpli granda ol V. ursinus hirsutus.[5]
- V. ursinus ursinus, iam troveblis sur multaj insuloj de markolo de Bass, sed nun ekzistas nur sur Flinders-insulo norde de Tasmanio.[4] En jaro 1996, populacio de la subspecio estis ĉ. 4000 anoj kaj ĝi estas listigita vundebla en IUCN Ruĝa Listo.[6][7]
Arealo
Kutima vombato preferas malvarmetajn kaj humidajn teritoriojn de suda kaj eosta Aŭstralio kaj apudaj insuloj, inkluzive Tasmanion. La plej nordaj partoj de ilia distribuo estas en suda Kvinslando, sed ili malkreskas en Viktorio kaj Suda Aŭstralio.
Reproduktiĝo kaj socia konduto
Kutimaj vombatoj pariĝas nur unufoje po du jaroj kaj la ino plej ofte naskas unu idon, kiu eliras la malantaŭe-orientitan poŝon post 9 ĝis 11 monatoj. La ĝoeo bezonas lakton dum 12 ĝis 15 monatoj kaj plej kutime estas sekse fekunda je la aĝo de 18 monatoj.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.