KUSUNOKI Masashige (japane: 楠木 正成, naskiĝis verŝajne en 1294; mortis en 1336) estis samurajo kaj japana militestro de la periodo Nanboku-cho. Li batalis kiel samurajo por la imperiestro Go-Daigo, kiam tiu provis kontroli Japanujon sub la ŝoguna reĝimo de Kamakura. Lia nomo iĝis sinonimo de fideleco kaj ekstrema konscienco rilate al la imperiestro[1].
Kusunoki Masashige | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Kawachi Province |
Morto | 4-an de julio 1336 en Minato River |
Mortokialo | Sentripigado |
Tombo | Kanshin-ji (en) |
Ŝtataneco | Japanio |
Familio | |
Patro | Kusunoki Masatoyo (en) |
Frat(in)o | Kusunoki Masasue (en) |
Infanoj | Kusunoki Masatsura (en) , Kusunoki Masatoki (en) , Kusunoki Masanori (en) |
Parencoj | Kanami (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | samurajo bushi (en) |
Naskiĝdato
Foje oni indikas la jaron 1294 kiel naskiĝjaro de Kusunoki, sed laŭ la fontoj tio varias:
- Danielle Elisseeff indikas 1294 kiel naskiĝjaron[2].
- Louis Frédéric indikas en sia noto pri Kusunoki Masashige la jaron 1294[3].
- Stephen Turnbull mencias same en siaj verkoj la jaron 1294[4].
- ankaŭ la ĝenerala japana vortaro Daijisen (大辞泉) indikas la jaron 1294[5].
Kontraŭe:
- la Dictionnaire Historique du Japon (Historia vortaro pri Japanujo) indikas simple "?" por lia naskiĝdato[6].
- Francine Hérail, kiu partoprenis la verkadon de la Dictionnaire Historique du Japon[7] skribas same nur "?" por lia naskiĝdato[8].
- la interreta japana enciklopedio My Pedia (マイペディア) indikas simple "?"[9].
La familio Kusunoki
La familio Kusunoki (楠木氏, Kusunoki-uji) loĝis en la mezepoka provinco de Kawachi (sudoriente de la nuna gubernio Osaka. Liaj anoj pretendis deveni de Tachibana no Moroe (橘諸兄, Tachibana no Moroe 684-757), grava persono en la politiko de la Nara-epoko. Sed la unua vere grava ano de la familio estis Kusunoki Masashige, kaj nur post lia epoko troveblas fidindaj indikoj rilate al la familio[10].
Idoj kaj posteuloj
Liaj posteuloj aktive servis la kortegon de la sudo, kreita en Yoshino fare de la imperiestro Go-Daigo post kiam li perdis influon en 1336.
Kvar metrojn alta statuo el bronzo de Kusunoki Masashige, estis instalita sur kvar metrojn alta bazo en 1900 fronte al la imperiestra palaco de Tokio[11].
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.