urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kurgano (ruse Курган) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Kurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la rivero Tobol (Тобол) (baseno de rivero Obj) kaj proksimume 100 km for de la landlimo kun Kazaĥio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Uralo.
Kurgano | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 640000–640032 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 310 911 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 791 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 26′ N, 65° 20′ O (mapo)55.44083333333365.341111111111 [+] | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 393 km² (39 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kurgan, Kurgan Oblast [+] | |||||
| |||||
Jare 1662 sur la loko de nuna Kurgano estis fondita fortikigita vilaĝo "Carevo Gorodiŝje" (Cara urbego). Nomo de urbo Kurgano estis donita laŭ apude situanta kurgano. En la jaro 1738 la fortikaĵo estis detruita kaj la vilaĝo eknomiĝis Kurganskaja Sloboda, kaj en 1782 ĝi ricevis statuson de la urbo Kurgano.
Kurgano servis origine kiel fortikaĵo, defendanta kamparon de nomadaj invadoj. Ĝi ankaŭ akceptis ekzilitojn kaj militkaptitojn. En 1895 preskaŭ duono de la 7000 loĝantoj estis ekzilitoj, inkluzive de polaj ribeluloj ekzilitaj post la Januara Ribelo.
Komence de la 19-a jarcento la urbo iĝis centro de komerco de agrikulturaj produktoj (greno, viando, ledo, lardo, butero). Evoluis industrio, prilaboranta krudajn agrikulturajn materialojn. Fine de la 19-a jarcento pro konstruado de la Transsiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgano funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj, en ĉirkaŭaĵoj vastiĝis plantejoj de legomoj kaj tabako. Dum la Dua mondmilito al Kurgano estis evakuitaj pluraj fabrikoj, ofte kun personaro. En la 1950-aj jaroj, grandaj fabrikoj estis konstruitaj, kiuj hodiaŭ determinas la urbopejzaĝon. La urbo specialiĝas pri maŝinkonstruado kaj nutraĵoj.
La urbo estas grava transporta nabo, kun du fervojkruciĝoj kaj flughaveno. Ĝi estas ligita al la Transsiberia Fervojo. La plej proksimaj grandaj transportaj naboj estas Jekaterinburgo, Ĉeljabinsko,Omsko kaj Tjumeno.
En Kurgano funkcias unu el la plej grandaj hospitaloj en la mondo — la Rusia Scienca Centro de Ilizarov por Rekonstrua Traŭmatologio kaj Ortopedio, kiu specialiĝas pri la traktado de kompleksaj ortopediaj problemoj[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.