Kunposedaĵo (internacia juro)
teritorio kune regata de pluraj ŝtatoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
En internacia juro kunposedaĵo aŭ kondominio (el la latina condominium) estas politika teritorio (ŝtata aŭ landlima) en aŭ ĉirkaŭ kiu diversaj suverenaj instancoj formale interkonsentas kunhavi egalecan regorajton (en la senco de suvereneco) kaj plenumas siajn tiajn rajtojn kune, sen dividi ĝin en 'ŝtataj' zonoj.
Kvankam la koncepto de kunposedaĵo estis ĉiam agnoskita kiel teoria eblo, ili estis raraj en la praktiko. Ĉefa problemo, kaj la tialo ke tiom malmultaj estis ekzistintaj, estas la malfacilo certigi la kunlaboradon inter la suverenaj povoj; kiam la interkompreno malsukcesas, tia statuso estas plej verŝajne neeltenebla.
La vorto kondominio estis registrita en angla jam ekde ĉ. 1714, el moderna latino, ŝajne stampita en Germanio ĉ. 1700 el la latinaj com- "kune" + dominium "posedrajto" (komparu kun domajno). Kunposedaĵo de tri suverenaj povoj estis foje nomata triparta kunposedaĵo aŭ tridominio.