Kukolo (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kukolo (finne "Käki", ruse "Кукушка") estas filmo de reĝisoro Aleksandr Rogoĵkin filmita de internacia aktora teamo. La ĉefajn tri rolojn ludas Anni-Kristiina Juuso (Finnlando), Ville Haapasalo (Finnlando) kaj Viktor Biĉkov (Rusio). La filmo aperis en 2002.
vidu la paĝojn Kukolo (birdo) kaj Kukolo (serĉilo). |
Kukolo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Кукушка/Käki |
Produktadlando | Rusio |
Originala lingvo | finna, rusa kaj samea |
Kina aperdato | 2002 |
Daŭro | 105 minutoj |
Ĝenro | milita tragikomedio |
Kameraado | Andrey Zhegalov |
Reĝisoro(j) | Aleksandr Rogoĵkin |
Produktisto(j) | Sergey Selyanov |
Scenaro | Aleksandr Rogoĵkin |
Filmita en | Kandalakŝa |
Loko de rakonto | Finnlando |
Muziko de | Dmitrij Pavlov |
Rolantoj | Anni-Kristiina Juuso • Ville Haapasalo • Viktor Bychkov |
Produktinta firmao | STV (ruse СТВ) |
Honorigoj | Silver George for Best Director • Ŝtata premio de Rusia Federacio |
IMDb | |
La fono de la eventoj estas fino de la Daŭriga milito (milito inter Sovetunio kaj Finnlando kadre de la Dua mondmilito) ie en la nordo de Finnlando. Juna finna soldato Veikko, katenigita kaj forlasita de la kunbatalantoj por morti; sovetia kapitano, kiu estis transportata al militista juĝejo por esti juĝata kiel antisovetiulo, sed hazarde iĝis libera; kaj Anni, vivanta sole samea virino, kiu zorgas pri la du viroj.
Vivante en la kabaneto de Anni, la viroj ekscias, ke Finnlando ĉesigis militon kontraŭ Sovetunio (tio reale okazis la 19-an de septembro 1944), per kio ili ne plu estas malamikoj.
"La filmo estas bonkora, hela kaj tre natura, kion mi ŝatis en ĝi plej multe", - komentas populara rusa kritikisto Aleks Eksler.