Kukbakisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kukbakisto (france pâtissier, germane Konditor) foje nomata pasteĉisto aŭ sukeraĵisto estas metiisto aŭ laboristo specialigita en la bakado kaj ornamado de produktoj laŭ difinita recepto: pasteĉojn, sukeraĵojn, kuketojn]], pastojn, tortojn, desertojn, glaciaĵojn, pralinojn, marcipano, ĉokolado,... Kukbakistoj povas labori en privata kukbakejo eventuale kun rilata sukeraĵejo, en butiko, industria bakejo, en grandaj hoteloj, bistrooj, restoraciij kaj kelkaj kafejoj.
![Pâtisier (france) aŭ Konditor (germane)](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Konditor.jpg/320px-Konditor.jpg)
![Kukbakisto en Usono](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/7/73/Pastry_chef_ferguson.jpg)
En pli grandaj kuirejoj, la bakisto povas havi plurajn laborantajn, ĉiu respondeca por certaj specoj de bakaĵoj[1]:
- bakisto: respondeca pri pano, kukoj kaj matenmanĝaj kukaĵoj
- sukeraĵisto (france confiseur): respondeca pri bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj
- dekoraciisto: respondeca pri la ornamdo de kukbakaĵoj
- glaciaĵisto: respondeca pri malvarmaj kaj frostaj desertoj