Kuba Esperanto-Asocio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuba Esperanto-Asocio (KEA; hispane: Asociación Cubana de Esperanto) estas la Landa Asocio de la Esperanto-movado en Kubo. Ĝi estis fondita la 16-an de junio 1979 kaj aliĝis al UEA en 1983. En 2013 ĝi havis proksimume cent individuajn membrojn, la prezidanto estas Alberto Fernández-Calienes Barrios, posteulo de Maritza Gutiérrez González. La asocio havas plurajn filiojn en diversaj provincoj de la lando. Inter la plej aktivaj troviĝas la loka klubo de Guantánamo, kiu tradicie ĉiujare (en diversaj kampadejoj kaj regionoj de la provinco) okazigas nacian renkontiĝon nomata Zamenhofa Metiejo.
Kuba Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
Asociación Cubana de Esperanto | ||
Nacia sidejo de Kuba Esperanto-Asocio | ||
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 16-an de junio 1979 | |
Lando(j) | Kubo vd | |
Tipo | NRO | |
Ĉefestro(j) | Alberto Fernández-Calienes Barrios (2024–) Maritza Gutiérrez González (2020–2024) vd | |
Estr(ar)o | Alberto Fernández-Calienes Barrios | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://www.esperanto.cult.cu/ | |
Kuba Esperanto-Asocio havas propran sidejon en municipo Diez de Octubre, en Havano. Tie kunvenas lokaj esperantistoj kaj el aliaj provincoj okaze de la komitata jarkunveno, naciaj staĝoj por junuloj kaj instruistoj, instruado de la hispana lingvo al junaj svisoj kaj multaj aliaj aranĝoj. La esperanto-movado estis tre forta dum la 1980-aj jaroj. Dum tiuj jaroj kaj komence de la 1990-aj multaj kubanoj lernis esperanton kaj partoprenis renkontiĝojn en diversaj provincoj. Tamen, la asocio malfortiĝis pro la landa krizo rezulte de la falo de la Berlina muro kaj la plifortigado de la usona blokado.