![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Ktuts_monastery_1986.jpg/640px-Ktuts_monastery_1986.jpg&w=640&q=50)
Ktuc Anapat
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monaĥejo Ktuc Anapat (armene Կտուց, kio signifas beko) estas forlasita armena monaĥejo de la 15-a jarcento sur la malgranda insulo Ktuc (Çarpanak) en la lago Van, Vaspurakano (nuna Turkio ). Laŭ tradicio, la monaĥejo estis fondita en la 4-a jarcento de Sankta Gregorio la Iluminanto, post sia reveno de Romo. Ĝi enhavis manon de Johano Baptisto, kiu estis konservita en relikvujo nun situanta en la sidejo de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo[1].
Ktuc Anapat | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 38° 36′ 35″ N, 43° 5′ 6″ O (mapo)38.609622343.0849849 | ||||
![]() |
|||||
Ktuc Anapat | |||||
![]() |
|||||
La unuaj historiaj registroj rilataj al la monaĥejo datiĝas de la 15-a jarcento, kiam ĝi estis konata pro sia scriptorium. Manuskriptoj de ĉi tiu tempo konserviĝas en la Matenadarano en Erevano, Armenio. La monaĥejo estis plej verŝajne detruita en tertremo en 1648, antaŭ esti rekonstruita en la 18-a jarcento kun financado de la homoj de Bageŝ. Ĝi fariĝis unu el la du sidejoj de la diocezo Lim kaj Ktuc de la Armena Apostola Eklezio.
Dum la Hamidaj masakroj de 1894–1896 multaj rifuĝintoj trovis rifuĝon en la monaĥejo. Tamen tio ne ripetiĝis dum la Armena genocido en 1915–1916, ĉar aliro al la insulo estis malhelpita de la otomana polico. De tiu tempo la monaĥejo estis forlasita kaj nur la preĝejo kaj ĝia gavito restas.