TTT-legilo[1][2][3] (ankaŭ foliumilo[1][4][5][3][6][7], krozilo[1], navigilo[8], retfoliumilo, retkrozilo, retlegilo aŭ retnavigilo, erare sed ofte retumilo; angle Web browser) ebligas al uzanto legi hipertekston sur TTT-ejoj en TTT. TTT-legilo disponigas rimedojn por inspekti la enhavon de hipertekstaj nodoj kaj por navigado inter ili. Ĝi funkcias kiel kliento de foraj retserviloj (aŭ aŭtonome — por malfermi lokajn HTML-dosierojn).
Ĉi tiu artikolo temas pri programo por aliri retpaĝojn. Por pli ampleksa ilaro kun TTT-legilo, retpoŝtilo, FTP-kliento, ktp rigardu la paĝon Retumilo. |
TTT-legilo | ||
---|---|---|
speco de programaro • fako • studfako vd | ||
Dum | 1990 - nekonata/nuntempe | |
TTT-legiloj
La plej disvastiĝintaj TTT-legiloj estas:
- Internet Explorer de Microsoft (esperante "Esplorilo")
- Firefox de Mozilla (esperante "Fajrovulpo")
- Opera de Opera Software ASA (esperante "Opero")
- Google Chrome de Google (esperante "Kromo")
- Safari
- Microsoft Edge
Inter aliaj, ankaŭ estas ĉi tiuj:
- Konqueror de KDE (esperante "Konkeranto")
- Navigator de Netscape (esperante "Navigilo")
- Lynx, teksta TTT-legilo de la universitato de Kansaso (esperante "Linko")
- Links kaj ELinks
- W3 (TTT-legilo enkonstruita en Emakson.
- w3m
- Phoenix (esperante "Fenikso")
En 1990, Tim Berners-Lee faris la unuan tekstan TTT-legilon (www); en 1993, Marc Andreessen faris la unuan popularan grafikan legilon (Mosaic).
Liberaj
Trajtoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.