From Wikipedia, the free encyclopedia
Krokuso (Crocus) estas genro el la planta familio iridacoj (Iridaceae).[1] La genro entenas ĉ. 75 speciojn, malaltajn herbojn kun bulbosimila tigotubero kaj elbazaj linioformaj folioj havantajn blankecan mezan strion. Ili havas ĝenerale unu (ĉe kulturformaj pluraj), mallonge pedunklajn florojn, kiuj havas longan koroltubon kaj ses ovalajn volbajn petallobojn, tri stamenojn kaj unu stiluson kun plurpartiĝinta stigmo.
Ĝi estas hejme en la Alpoj, Suda Eŭropo, kaj ĉe Mediteraneo. Oni ofte plantas ĝin kiel ornamplanton pro la koloraj fruprintempaj kaj aŭtunaj floroj.
Unu specio estas konata kiel (kutima, ordinara) safrano (Crocus sativus), kies oranĝflavajn stigmojn oni uzas por kolorigi, gustigi kaj kuraci. Ĝi venas el okcidenta Azio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.