Kro Magnon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cro-Magnon [Kro Manjo] estas la nomo de loko en Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil en Francio (Dordogne). En la kaveto en 1868 estis trovitaj la unuaj homaj restoj de la Homo de Kro Magnon, poste nomita laŭ ĝi. La nomo devenas de la okcitana vorto kro (= truo) kaj de Magnon, la nomo de la tiama posedanto de la tereno.
Post kiam la geologo Édouard Lartet, la fondinto de la paleolitika elfosado en Francio, estis inspektinta la lokon, lia filo Louis Lartet (1840–1899) faris la elfosadon. En 1868 li trovis kvin homajn skeletojn, kiuj estis ĉirkaŭ 30.000 jarojn aĝaj, tri virojn, unu virinon kaj unu bebon[1][2][3].
Per radiokarbona datado de aldonaĵoj al tomboj rezultis aĝo de 27.680±270 a.K. (Beta 157439)[4][5]. Sekve ili datiĝas en la ŝtonepoka kulturo de gravetio.