Kristalina Georgieva
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristalina Ivanova GEORGIEVA-KINOVA (bulgare Кристалина Иванова Георгиева-Кинова; naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1953)[1] estas bulgara ekonomikisto, kiu okupas la postenon de Proparolanto kaj Plenumdirektoro de la Internacia Valuta Fonduso ekde 2019. Ŝi estis Ekzekutiva Estro de la Grupo de la Monda Banko de 2017 ĝis 2019 kaj Defakta Prezidanto de la Grupo de la Monda Banko de la 1-a de februaro 2019 ĝis la 8-a de aprilo 2019 post la rezigno de Jim Yong Kim. Ŝi antaŭe estis Vic-Prezidanto de la Eŭropa Komisiono sub estreco de Jean-Claude Juncker de 2014 ĝis 2016.[2][3][4][5]
De 1993 ĝis 2010, ŝi plenumis diversajn postenojn en la Grupo de la Monda Banko, kaj finfine ascendis kiel Vicprezidanto kaj korporacia sekretario en marto 2008. Ŝi estis ankaŭ membro de la estraro[6] kaj asocia profesoro en la ekonomika departamento de la Universitato de Nacia kaj Tutmonda Ekonomio en Bulgario.[7] La 27-an de septembro 2016, la bulgaria registaro nomumis Kristalina Georgieva por la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.[8] Ŝia mallonga kariero al tiu posteno finiĝis post voĉdonado en la UN Sekureckonsilio la 5an de oktobro, en kiu Georgieva rangiĝis la oka inter dek kandidatoj.[9] En tiu sama voĉdonado, António Guterres akiris la subtenon de la Sekureckonsilio por la posteno de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.[10] La 28-an de oktobro, la Monda Banko anoncis, ke Georgieva estos la unua CEO de la banko ekde la 2-a de januaro 2017.[11] La 29-an de septembro 2019 Georgieva estis nomumita venonta administra direktoro de la Internacia Valuta Fonduso. Ŝi estis la nura nomumita por la posteno kaj estas la unua persono el disvolviĝanta lando kiu tenas tiun postenon.[12]
Georgieva estis nomumita "Eŭropano de la Jaro" en 2010[13] kaj "EU-Komisionano de la Jaro"[14] kiel agnosko al sia laboro, partikulare pri la homkatastrofoj de Haitio kaj Pakistano.
La 9-an de aprilo 2020 Georgieva avertis ke la kronvirusa pandemio de 2019-2020 povos kaŭzi la plej grandan mondan ekonomian krizon ekde 1929.[15]