komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Kriegstetten estas komunumo en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi estas la ĉefloko de la distrikto Wasseramt. Kriegstetten nombris 1 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Kriegstetten | |
---|---|
Blazono de Kriegstetten | |
Kriegstetten, fotia el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Geografia situo | CH1903: 612128 / 224906 (mapo)47.1757.5986111111111 |
Nombro de loĝantoj | 1205 |
Areo | 1,14 km² |
Alteco | 453 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4566 |
Komunumkodo | 2525 |
Mapo de Kriegstetten | |
Kriegstetten etendiĝas sur la ŝtonerebenaĵo oriente de la rivero Emme kaj okcidente de la rivero Ösch, kiu formas ĝian orientan limon. Al la komunumo apartenas al kvartaloj Grundmatt kaj Ischlagmatten.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,14 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de arbaro, 43,9% servas por agrikulturo kaj 46,5% por setlado. [1]
La komunumo limas en nordokcidento kaj nordo al Derendingen, al este con Oekingen kaj Halten, en sudo al Recherswil, kaj en okcidento al Obergerlafingen kaj Gerlafingen.
Kriegstetten atingeblas per aŭtobuso ek de Soloturno kaj Zuchwil. La komunumo disponas pri rekta aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto, kiu pasas tra la teritorio de la komunumo.
La unua dokumenta mencio de Kriegstetten datiĝas el la jaro 1256 kiel Krechsteiten kaj Kriechsteiten.
Sur la korto de la preĝejo estis trovitaj spuroj de romia bieno. En mezepoko la komunumo estis sub la kontrolo de la Grafoj de Zeringo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1466 la urbo Soloturno akiris la servuton Kriegstetten. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Kriegstetten apartenis al la samnoma vojtejo, kiu estis poste estis transformita al la distrikto Kriegstetten. La distrikto en 1981 estis alinomita al distrikto Wasseramt, Kriegstetten tamen restis daŭre ĝia ĉefloko. [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.