La Kresta kukolaglo aŭ Pacifika kukolaglo, Aviceda subcristata, estas svelta, mezgranda rabobirdo kun distinga kresto, kio nomigas la specion, ĉar kvankam ankaŭ aliaj membroj de la genro de Kukolagloj havas tiajn krestojn, tiu ĉi specio montras ĝin plej grande kaj karaktere rekte supernuke.
Kresta kukolaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kresta kukolaglo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aviceda subcristata (Gould, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aspekto
Ties supraj partoj estas ĉefe malhelbrunaj, kun griza kapo kaj flavaj irisoj. La kapo estas ebeneca kaj rondoforma iom kolumbeca, kie la flavega iriso ege rimarkindas, same kiel la montrata kresto supernuka. Ĝi estas rimarkinde strieca blanke kaj malhelbrune en brusto kaj en subvosto kaj flugoplumoj. La inoj estas iome pli grandaj ol maskloj.
Distribuado
Ĝi troviĝas ĉe marbordaj kaj ĉebordaj areoj de norda kaj orienta Aŭstralio, Wallacea, Nov-Gvineo kaj apudaj insuloj.
Kutimaro
La Kresta kukolaglo havas distingan ĉaskutimaron. Kiam eventuala manĝopredo estas vidata en arbopintoj el malsupre, la Pacifika kukolaglo levas siajn flugilojn en formo de distinga vo kaj plonĝas viglefike en la kanopeon por kapti sian predon.
Ili manĝas fantominsektojn (ĉefe dum reproduktado) same kiel aliajn grandajn insektojn, arboranojn, lacertojn, malgrandajn birdojn kaj eĉ fruktojn.
Ili nestumas alte en arbaraj arboj, kaj la ino demetas 2-4 ovojn.
Subspecioj
Oni konas 14 subspeciojn de Aviceda subcristata:[1]
- Aviceda subcristata timorlaoensis - Malgrandaj Sundaj Insuloj.
- Aviceda subcristata pallida - Seram Laut (Manavoko kaj Gorongo) kaj insuloj Kai.
- Aviceda subcristata reinwardtii - sudaj Molukoj (nome Boano, Seram, Ambon kaj Haruku).
- Aviceda subcristata stresemanni - Buru (centraj Molukoj).
- Aviceda subcristata rufa - Molukoj (Morotai, Halmahera, Ternate, Tidore, Bakano kaj Obi).
- Aviceda subcristata waigeuensis – insulo Waigeo (ĉe norda Novgvineo).
- Aviceda subcristata obscura - insulo Biak (frente al norte de Novgvineo).
- Aviceda subcristata stenozoma - Aru kaj oriento de Novgvineo.
- Aviceda subcristata megala - oriente de Novgvineo.
- Aviceda subcristata coultasi - Admiralitatinsuloj.
- Aviceda subcristata bismarckii - Bismarkoj.
- Aviceda subcristata gurneyi - Salomonoj.
- Aviceda subcristata subcristata – norda kaj orienta Aŭstralio.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.