![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Crassula_ovata_700.jpg/640px-Crassula_ovata_700.jpg&w=640&q=50)
Krasulacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La krasulacoj[2] (latine Crassulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas krasulo[2].
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ovala krasulo (Crassula ovata) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
krasulo Crassula L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
![Ilustracja](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Sempervivum_montanum_Sturm46.jpg/640px-Sempervivum_montanum_Sturm46.jpg)
Preskaŭ ĉiuj genroj el tiu familio havas dikan, karnecan folion. Herboj kaj arbustoj unujaraj aŭ plurjaraj. Ili vivas dismonde, sed abunde en Sudafriko, Meksiko, Mediteraneo. Ili vivas en sekaj areoj, sed evitas la salajn grundojn kaj dezertojn. La nombro de karpeloj kaj petaloj samas. La floroj ĉiam estas duseksaj kaj radisimetriaj.
La akvodeponiga histo en folioj ebligas la travivon de la longaj sekaj periodoj. La stomoj estas malmultaj kaj enprofundiĝintaj en la folion. La muko en la suko obstaklas la transspiradon.
Asimilado okazas ankaŭ fermitaj stomoj: nokte estiĝas malata kaj citrata acido, kiuj dumtage malkombiniĝas je akvo kaj karbona dioksido. Tiujn la planto tuj asimilas.
Pliobligo okazas per vegetativaj metodoj (branĉetoj, folioj povas radikumi).
Insektopolenitaj, la frukteroj ventodisvastigitaj.