dolora muskola spasmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kramfo estas subita, nevola, dolora spasmo (kuntiriĝo de muskoloj) daŭranta kelkajn sekundojn aŭ minutojn.[1]
Difino de kramfo estas pli malvasta ol difino de muskola spasmo. Spasmoj inkludas ajnan nevolan nenormalan muskolan kuntiriĝon, dum kramfoj estas daŭraj kaj doloraj.[1][2]
La plej komuna kaŭzo de kramfoj estas intensaj fizikaj ekzercoj, ekzemple dum sporto, kiuj postulas grandan muskolan streĉiĝon. Perforta aŭ subita movo kaj nekutima pozicio de membro povas okazigi kramfojn. Dumnoktaj kramfoj de la piedoj aŭ kruroj, kiuj subite komenciĝas, estas tre komunaj. Menciindas la kramfoj atribueblaj al la varmo, kiuj trafas la membrojn kaj la abdomenan parieton de homoj laborantaj en varmega medio, multe ŝvitas kaj trinkas abundan akvon. lli ŝuldiĝas al la perdo de natrio, kaj oni povas ilin preventi aŭ mildigi trinkante akvon iom salitan. Pro la sama kaŭzo povas prezentiĝi ankaŭ kramfoj, kiam la korpo perdas multan akvon pro malsano (lakso, vomado ktp.). Kramfoj povas ankaŭ okaziĝi pro manko de kalcio, kalio kaj magnezio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.