Kozimo la 1-a de Mediĉo (naskiĝis en Florenco, en la 12-a de junio 1519 - mortis en Florenco, en la 21-a de aprilo 1574) estis la dua Duko de Florenco inter 1537 kaj 1569, kiam li fariĝis la unua Granda Duko de Toskanio.
Kozimo fariĝis povoplena je sia 17-jariĝo, kiam la 26-jaraĝa duko, Aleksandro de Mediĉo (1510-1537) estis murdita, kaj la sola vira heredanto de Aleksandro estis nelegitima. Kozimo venis el tre malsimila branĉo de la familio, kaj estis preskaŭ nekonata en Florenco. Tamen, la plej influhavaj homoj de la urbo lin favoris, kaj multaj el ili esperis guberni kune kun li, tiamaniere ke ili povus riĉiĝi kostopage de la ŝtato. Sed, la afero ne realiĝis kiel ili pensis. Kozimo montriĝis forta, determinita, ruza, kaj ambicia, kaj baldaŭ malakceptis la dokumenton kiun li estis subskribinta, kie oni konfidis multe da povo al la Koncilio de la 48[1].
Vidu ankaŭ
- Kosimo de Mediĉo (1389-1464)
- Vidus Vidius (1509-1569)
- Gabrielo Falloppio (1523-1562)
- Realdo Colombo (1516-1559)
- Luca Ghini (1490-1556)
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Galerio Uffizi
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.