Kot Adu (urdue کوٹ ادو estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Muzafargaro, kie Kot Adu estas sidejo de la samnoma distrikto.
Kot Adu | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 120 479 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 28′ N, 70° 58′ O (mapo)30.4770.964444444444 [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj
- loĝantaro: 129 703 (2017, )
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 34050
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 135 m
Geografio
Kot Adu situas sur ebenaĵo oriente de Induso preskaŭ ĉe la ekzakta centro de Pakistano. La akvobaraĵo (sur la Induso) troviĝas 16, Muzafargaro 60, Dera Gazi Ĥano 80, Multano 100, Islamabado 600, Karaĉio 866 km-ojn.
Historio
Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj elmigris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis en Kot Adu.
Ekonomio
Kot Adu allogas multajn turistojn ĉiujare pro la rivero Induso kaj publikaj ĝardenoj inter aliaj aferoj. La areo ĉirkaŭ la urbo estas ideala por agrikulturo. Ĉefaj kultivaĵoj estas maizoj, kotonoj, rizoj, sukerkanoj, tabakoj, tritikoj, legomoj, fruktoj. Kot Adu estas ankaŭ komerca kaj industria urbo (ekzemple naftorafinado kaj sukerproduktejo).
Loĝantaro
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
21 409 | 37 479 | 80 720 | 129 703 |
La populacio kreskis preskaŭ sesoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,5%, simila al la nacia mezumo (2,4%).
Trafiko
Al Kot Adu kuras 3 vojoj (el Dera Ismail Ĥan, Muzafargaro kaj el ponto tra Induso ). Kot Adu estas fervoja nodo kun ligoj al Multano, Ravalpindio kaj Ĝakobabad. La plej proksima (enlanda) flughaveno funkcias en Dera Gazi Ĥano, internacia flughaveno en Multano.
Klimato
Kot Adu havas aridan klimaton kun tre varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza temperaturo estas 24 °C. Averaĝa precipitaĵo estas 355 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas (plej ofte nur simbole). La musono venas septembre kun 70 milimetroj da pluvoj. Polvoŝtormoj ofte okazas.
Fontoj
- WikiTrans
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.