From Wikipedia, the free encyclopedia
Kostolná pri Dunaji, hungare Egyházfa [edjhAzfa], germane Gaswar [gasvar] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. La hungara minoritato uzas ankax formon Egyházfalva. Malgranda komunumo Malý Šúr (hungare Pénteksúr) apartenas al la municipo. La nuna slovaka nomo uziĝas ekde 1948.
Kostolná pri Dunaji situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Senec troviĝas 4, Bratislavo 30 km-ojn.
La loko estis loĝata jam en la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1308. En 1910 loĝis en Egyházfa 316 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1942 Egyházfa kaj Pénteksúr unuiĝis havanta novan nomon Hasvár. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kostolná pri Dunaji 458 homoj, (315 hungaroj, 137 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.