genro de plantoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Kornuso (Cornus el kornusacoj) estas genro de plantoj - arboj, arbustoj kaj plurjaraj, rizomaj herboj - kun integraj folioj ĝenerale kontraŭe duopaj, kun malgrandaj, epiginaj, kvarnombraj floroj en cumoj umbel- aŭ kap-formaj, kaj kun diverskoloraj drupoj; ĉirkaŭ 65 specioj precipe en la norda hemisfero, pluraj por-orname kultivataj.[1]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Cornus alba (aŭ Swida alba; Blanka kornuso). Siberio kaj norda Ĉinio
Cornus alternifolia (Swida alternifolia; Pagoda kornuso). Orienta Nordameriko norde ĝis plej sudorienta Kanado
Cornus amomum (aŭ Swida amomum; angle Silky Dogwood). Usono oriente de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj krom en plej suda parto, plej sudorienta Kanado
Cornus asperifolia (aŭ Swida asperifolia; angle Rough-leaf Dogwood).
Cornus austrosinensis (aŭ Swida austrosinensis; Sudĉina kornuso). Orienta Azio
Cornus bretschneideri (aŭ Swida bretschneideri; angle Bretschneider's Dogwood). Norda Ĉinio
Cornus controversa (aŭ Swida controversa; angle Table Dogwood). Orienta Azio
Cornus coreana (aŭ Swida coreana; Korea kornuso). Nordorienta Azio