La Emirlando de Kordovo (araba: إمارة قرطبة, Imārat Qurṭuba) estis emirlando sendependa kun ĉefurbo en Kordovo kiu ekzistis en la Iberia Duoninsulo de 756 ĝis 929.

Rapidaj faktoj Origina nomo:, arabe إمارة قرطبةImārat Qurṭuba ...
Emirlando de Kordovo
Origina nomo:
arabe إمارة قرطبة
Imārat Qurṭuba
756929

Thumb

historia lando emirlando
Geografio
Thumb
Emirlando de Kordovo, dividita en koraoj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
araba, berbera, mozaraba, mezepoka hebrea
Ŝtat-strukturo
monarkio (emirlando)
Estiĝo:
Abd ar-Rahman la 1-a proklamita kiel unua emiro de Kordovo
Pereo:
Abd ar-Rahman la 3-a proklamita kiel unua kalifo de Kordovo
Antaŭaj ŝtatoj:
Omajada kaliflandoOmajada kaliflando
Postsekvaj ŝtatoj:
Kaliflando de KordovoKaliflando de Kordovo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Fermi

Post la rapida islama konkero de la Iberia Duoninsulo en la periodo 711718, tiu strukturiĝis kiel sendependa provinco de la kaliflando de Omajadoj. Ties registoj fiksis ties ĉefurbon en Kordovon kaj ricevis el kalifo de Damasko la titolon de valioemiro.

Tiam la islama populacio duoninsula estis formata de la araboj instalataj en la urboj, la berberoj setliĝintaj en ruraj areoj kaj sirianoj, kiuj estis formintaj la unuajn invadajn armeojn. Tiuj popoloj kontraŭstaris por akiri plej nombron de teroj kaj metis la duoninsulon en endemia enlanda milito ĝis la apero de Abd ar-Rahman la 1-a.

En 750, la Abasidoj venkis super la Omajadoj de la Kaliflando de Damasko kaj ordonis la murdon de la tuta familio de Omajadoj. Post ses jaroj, en 756, Abd Ar-Rahman la 1-a – kiu estis fuĝinta el sanga fino de la Omajadoj kaj sukcesis eliri el Damasko – elŝipiĝis en Al-Andalus kaj proklamiĝis emiro post konkeri Kordovon kaj, en 773, sendependiĝis de la nova ĉefurbo, Bagdado. Tiu sendependo estis politika kaj administra, sed plurestis la unuiĝo kaj spirita kaj morala ĉar restis la religia ligo kun la Abasida Kaliflando.

La vera organizanto de la emirlando sendependa estis Abd ar-Rahman la 2-a, kiu delegis la povon en manojn de la veziroj kaj faris islamigon ege rapida de la duoninsulo, malpliigante konsiderinde la nombron de kristanoj en islama teritorio (nome mozarabojdhimmi).

La kvereloj inter araboj kaj berberoj ne finiĝis post la proklamo de la Emirlando, kio permesis la reorganizadon de la kristanaj regnoj norde kaj la komencon de la Reconquista, kuraĝigita de la politiko por-araba fare de la dinastio de Omajadoj, kio kaŭzis nombrajn insurekciojn fare de muladioj, kiuj endanĝerigis la propran ekziston de la Emirlando.

Ĉe Abd ar-Rahman la 3-a en 912, la dekadenco politika de la Emirlando estis evidenta. Por klopodi fortigi sian aŭtoritaton kaj finigi la insurekciojn kaj konfliktojn kiuj estis detruinta Iberion, li proklamiĝis kalifo en 929 kaj setligis la reĝimon de la Kaliflando de Kordovo.

Emiroj de Kordovo

Ĉiuj de la Omajada dinastio.

Pliaj informoj Numero, Nomo ...
Fermi

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.