From Wikipedia, the free encyclopedia
Kordilero estas etenda ĉeno de montoj aŭ de montaroj. La termino derivas el la hispana cordillera [kordiJEra] el cordilla, diminutivo de cuerda, aŭ "snuro". Ĝi estas plej komune uzata en la fako de fizika geografio.[1]
La termino estas partikulare aplikita al variaj montaroj de Andoj de Sudameriko, kaj malplej ofte al aliaj montaroj de tiu "montolinio," kiu bordas la Pacifikan Oceanon. En Kolombio kaj Venezuelo la kordileroj estas nomitaj laŭ ties loko: nome Okcidenta, Centra, kaj Orienta Kordileroj. Oni uzas ankaŭ surlokajn nomojn en uzado en Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Ĉilio, kaj Argentino.
La strukturo de montaroj de tiu tipo estas kompleksa, kutime la rezulto de faldado kaj faŭltado akompane de vulkana aktiveco. En Sudameriko la montararo havas nombrajn vulkanajn pintojn. La monto de Argentino nome Aconcagua, 6,960 metrojn alte, estas la plej alta pinto en la Okcidenta Hemisfero.[2] Nombraj tiaj vulkanoj estis aktivaj en historiaj epokoj. Krom la vulkanaj pintoj, la krestoj inkludas multajn mallarĝajn bordojn, kelkaj el kiuj atingas ĝis la zono de konstanta neĝo. Inter la montaroj estas nombraj loĝataj valoj, basenoj, kaj malaltaj altebenaĵoj kun ampleksa gamo de altaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.