From Wikipedia, the free encyclopedia
Korčula | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Adriatiko | |
Geografia situo | 42° 56′ N, 16° 54′ O (mapo)42.93333333333316.9568 | |
| ||
Longo | 45 km | |
Larĝo | 7 km | |
Areo | 279 km² | |
Plej alta loko | Klupca 568 m | |
Ŝtato | Kroatio | |
Teritorio | Dubrovnik-Neretva | |
Loĝantaro | 16 182 (2001) 58 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Korčula | |
Korčula (itale Curzola, greke Κόρκυρα Μέλαινα Korkyra Melaina, latine Corcyra Nigra) estas kroata insulo en la Adriatiko antaŭ la marbordo de Dalmatio. Ĝi estas la dua plej granda insulo de Kroatio post Krk. Ĝi estas atingebla per pramo interalie de Split, Orebić kaj Hvar. Ĝia plej granda urbo estas Korčula, en la oriento de la insulo.
La insulo apartenas al la kroata municipo Dubrovnik-Neretva, havas areon de 279,03 km2 (longo 46,8 km, larĝo 5,3-7,8 km) kaj 17 038 loĝantojn. La plej altaj montoj estas Klupca (568 m) kaj Kom (510 m).
La tri plej grandaj urboj sur Korčula estas Korčula, Blato en la centro de la insulo kaj la malgranda havenurbo Vela Luka okcidente. Aliaj municipoj estas Žrnovo, Smokvica, Čara, Pupnat kaj Lumbarda.
En la urbo Korčula situas la tiel nomata naskiĝdomo de Marko Polo, ĉar malgrau kontraŭaj indikoj de Marko Polo mem en sia libro Il Milione[1][2][3] daŭre ekzistas tradicioj, kvankam sen pruvigaj elementoj, en Kroatio, kiu subtenas lian naskiĝon en Korčula anstataŭ en Venecio.
La 8-an de septembro 1298 proksime al la insulo okazis la marbatalo ĉe Curzola inter venecia kaj ĝenova mararmeoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.