libro de Rustichello da Pisa kaj Marko Polo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo estas verko de anonimulo, eble Rustichello da Pisa, al kiu Marko Polo rakontas siajn vojaĝojn. La libro verkiĝis en la provenca lingvo, kiun Polo ne regis, kaj estis titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo), kvankam ĝi populariĝis sub la nomo Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione).
Le Livre de Marco Polo | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Rustichello da Pisa, Marko Polo | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | malnovfranca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1298 | ||||
Ĝenro | vojaĝlibro • vojaĝa literaturo • robinsonado | ||||
Loko de rakonto | Turkio • Armenio • Kartvelio • Mezoriento • Afganio • Kaŝmiro • Tibeto • Turkestano • Ĉinio • Mongolio • Pekino • Junano • Gobio • Japanio | ||||
| |||||
La verko estas dividita en kvar "libroj". La unua libro priskribas la landojn de Meza Oriento kaj Centra Azio, kiujn Polo vidis en sia vojaĝo al Ĉinio. La dua libro priskribas Ĉinion kaj la kortegon de Kublaj-Ĥano. La tria libro priskribas kelkajn regionojn ĉe la azia marbordo: Japanio, Hindio ktp. kaj parton de Afriko. Fine, la kvara libro priskribas kelkajn militojn de mongoloj kaj la regionojn de ekstrema nordo, kiel Rusion
Oni diras ke la verkon redaktis kunulo de Polo en malliberejo. La libro tradukiĝis post nelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj en Esperanton tradukis Daniel Moirand kaj publikigis UEA, 2001.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.