From Wikipedia, the free encyclopedia
Koralblankigo aŭ korala senkolorigo okazas kiam koralaj polipoj elpelas algojn kiuj estis loĝintaj ene de iliaj histoj. Normale, koralaj polipoj loĝas laŭ endosimbioza rilato kun tiuj algoj, kiuj ludas gravan rolon por la bonfarto de la koraloj kaj de ties rifo.[1] Algoj havigas ĝis 90 % el la korala energio. Blankigitaj koraloj plue vivas sed ekmalsategas post eksenkolorigo.[2] Kelkaj koraloj rekuperiĝas.
La ĉefa kaŭzo de la koralblankigo estas la plialtiĝo de la akvotemperaturoj.[3] Temperaturo ĉirkaŭ 1 °C super la averaĝo povas okazigi blankigon.[3] Laŭ la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 2014 kaj 2016 la plej longdaŭra registrita tutmonda blankigo mortigis koralon je senprecedenca skalo. En 2016, la blankigo de la koraloj de la Granda Barilrifo mortigis inter 29 kaj 50 procenton el la rifara koralaro.[4][5][6] En 2017, la blankigo etendiĝis al la centra regiono de la rifaro.[7][8] La averaĝa intermezo inter blankigokazoj estis duonigita inter 1980 kaj 2016.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.